Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Printempo en antikvaj ĉinaj pentraĵoj
2022-03-23

La vortoj espero, vigleco kaj nova vivo venas al niaj kapoj, kiam ni mencias printempon. Ĝi estas tempo, kiam komenciĝas nova cirklo de la vivo. Videblas verdaj folioj kaj floroj rozkoloraj, blankaj kaj flavaj, kaj malaperas la griza koloro de vintro. Riĉaj aŭ malriĉaj, junaj aŭ maljunaj, ĉiuj ŝatas la sezonon.


Multaj ĉinaj inkpentraĵoj prezentas homojn ĝuantajn printempajn ekskursojn aŭ belajn bestojn en tiu sezono. Jen kelkaj klasikaj pentraĵoj por vi.


La pentraĵo Sinjorino Guoguo dum Printempa Ekskurso de Zhang Xuan el la dinastio Tang (618-907)


La pentraĵo prezentas Sinjorinon Guoguo -- plijuna fratino de Yang Yuhuan, kromedzino de tiama imperiestro -- ĝuantan rajdadon kun siaj familianoj kaj servistinoj en printempo. Virinoj en la dinastio Tang havis pli da libereco kaj estis sendependaj. Ili povis surhavi virajn vestaĵojn kaj fari sporton.


Printempa Ekskurso de Zhan Ziqian el dinastio Sui (581-618)


Tio estas reprezenteca ĉina pejzaĝa pentraĵo en la frua epoko.


Tri Amikoj en Printempo de Wang Shishen el la dinastio Qing (1616-1911)


La pentristo pentris tri el la "kvar sinjoroj de ĉinaj floroj", nome, prunfloro, orkideo kaj bambuo. Ili kreskas sur kruta klifo. Pere de ili, la pentristo esprimis grandan vivforton.


Virinoj dum Printempa Ekskurso de Ding Yunpeng el la dinastio Ming (1368-1644)


La pentraĵo prezentas du virinojn rigardantajn persikflorojn. La mildaj koloroj transdonas delikatan kaj elegantan inan belecon.


Plena Printempo de la imperiestro Tongzhi el la dinastio Qing (1616-1911)


Printempa Mateno de Chen Qingbo el la dinastio Suda Song (1127-1279)


En mildaj koloroj, la pentraĵo prezentas arbojn kaj montojn en printempo.


Papilioj en Printempo de Li Anzhong el la dinastio Song (960-1279)


15 papilioj kaj unu vespo flugantaj montras la belecon de printempo en la pentraĵo.


Redaktoro: Zhao Wenqi





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio