Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping faris videan konversacion kun Joe Biden
2022-03-23


Vespere de la 18-a de marto ĉina prezidanto Xi Jinping faris videan konversacion kun usona prezidento Joe Biden je la peto de ĉi lasta. La du gvidantoj havis sinceran kaj profundan interŝanĝon de opinioj pri la dulandaj rilatoj, la situacio en Ukrainio kaj aliaj demandoj koncernantaj reciprokajn interesojn.


Prezidento Biden diris, ke antaŭ 50 jaroj Usono kaj Ĉinio faris gravan decidon publikigi la Ŝanhajan Komunikaĵon. Post 50 jaroj la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio denove venis al gravega momento. La evoluo de tiuj rilatoj influos la mondon en la 21-a jarcento. Biden reasertis, ke Usono ne serĉas novan malvarman militon kun Ĉinio; ĝi ne celas ŝanĝi la sistemon de Ĉinio; la aliancado de Usono ne celas Ĉinion; Usono ne subtenas "taiwan-an sendependecon"; kaj ĝi ne havas la intencon konflikti kun Ĉinio.


Usono estas preta havi sinceran dialogon kaj pli proksiman kunlaboron kun Ĉinio, firme subteni la politikon de unu Ĉinio kaj efike administri konkurencon kaj diverĝojn por certigi stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj. Prezidento Biden esprimis, ke li volonte tenos striktan kontakton kun prezidanto Xi por montri la direkton de la uson-ĉinaj rilatoj.


Prezidanto Xi diris, ke la internacia situacio havis novajn grandajn ŝanĝiĝojn ekde ilia unua virtuala renkontiĝo en novembro de la pasinta jaro. La tendenco de paco kaj evoluo alfrontas seriozajn defiojn. La mondo estas nek trankvila nek stabila. Kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN kaj la du ĉefaj ekonomioj de la mondo, Ĉinio kaj Usono devas ne nur gvidi siajn rilatojn antaŭen laŭ la ĝusta vojo, sed ankaŭ surŝultrigi siajn internaciajn respondecojn kaj labori kune por la paco kaj stabileco de la mondo.


Prezidanto Xi emfazis, ke li kaj prezidento Biden havas la saman opinion, ke Ĉinio kaj Usono devas respekti unu la alian, kunekzisti en paco kaj eviti konfrontiĝon, kaj ke la du flankoj devas pliigi komunikadon kaj dialogon ĉe ĉiuj niveloj kaj en ĉiuj kampoj. Prezidento Biden ĵus reasertis, ke Usono ne serĉas novan malvarman militon kun Ĉinio, nek intencas ŝanĝi la sistemon de Ĉinio, nek celas kontraŭstari Ĉinion per plifortigo de aliancado, nek subtenas "taiwan-an sendependecon", nek intencas serĉi konflikton kun Ĉinio. "Mi prenas ĉi tiujn rimarkojn tre serioze," diris prezidanto Xi.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio