Kraŝis ĉina pasaĝeraviadilo en Guangxi |
2022-03-22 |
Je la 14a horo kaj 38 minutoj de la 21a de marto ĉina pasaĝeraviadilo Boeing 737 el la Orient-flugkompanio, kun 123 pasaĝeroj kaj naŭ skipanoj, kraŝis en Wuzhou de Guangxi, suda Ĉinio, kiam ĝi estis fluganta de Kunming al Guangzhou. Post la kraŝo, ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan instrukcion, ke oni devas tuj aktivigi urĝokazan mekanismon, plenforte fari savadon kaj bone trakti la sekvojn de la evento. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |