Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ses gravaj ĉinaj arkeologiaj eltrovoj en 2021
2022-03-21


La 18an de marto la Instituto de Arkeologio sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj anoncis la liston de la ses plej gravaj arkeologiaj eltrovoj de Ĉinio en 2021. Ili estas la paleolitikaj ruinoj Piluo en la gubernio Daocheng de la provinco Sichuan; la neolitikaj ruinoj Huangshan en la urbo Nanyang de la provinco Henan; la ruinoj Sanxingdui de Shang-dinastio (1600 a.K. - 1046 a.K.) en la urbo Guanghan de la provinco Sichuan; du situoj de antikvaj tomboj de la periodo de Militantaj Regnoj (475 a.K. - 221 a.K.) apartenantaj respektive al la reĝaj familioj en la urbo Zhangshu de la provinco Jiangxi kaj al nobeloj en la gubernio Yunmeng de la provinco Hubei; kaj la tombaro de la reĝa familio Tuyuhun en la urbo Wuwei de la provinco Gansu.




La jad-laborejoj elfositaj en Henan plenigis la mankon en la scio pri la jad-metia industrio en la neolitika periodo sur la centra ebenaĵo de Ĉinio kaj meza parto de Jangzio. Ĝi liveras gravan indicon por esplori specialigon kaj socian labordividon en la metia industrio tiutempe.


La novaj eltrovoj ĉe la ruinoj Sanxingdui antaŭenigos esploradon pri la civilizo de Shu-regno antaŭ 3 000-4 500 jaroj kaj liveras pliajn pruvojn pri la antikva Shu-civilizacio kiel grava parto de la ĉina civilizacio. La novaj eltrovaĵoj inkludas gigantan bronzan maskon kiel simbolan objekton de la ruinoj.


La malkovroj el la tombaro de Tuyuhun, najbara regno de Tang-imperio, montras novan direkton por riĉigi kaj progresigi esplorojn pri la kultura sistemo de la Silka Vojo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio