Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Printempa Ekvinokso
2022-03-20


Hodiaŭ (la 20-a de marto) estas la Printempa Ekvinokso. Tiutage la suno radias rekte super la ekvatoro. La tagdaŭro same longas kiel noktdaŭro. Ekde tiu tago la suno norden moviĝos sur la norda hemisfero, kie tagdaŭro fariĝos pli kaj pli longa. Sur la suda hemisfero estos male. De tiu dato homoj sur la norda hemisfero ĝuos varman sunon kaj abundan pluvon.


Tio estas la komenco de la kvara sunperiodo. Dume ĉinoj havas la kutimojn flugigi kajton kaj manĝi printempajn legomojn.


En la tradicia ĉina kalendaro, la jaro estas dividita en 24 sunperiodojn, kaj ĉiu el ili daŭras ĉirkaŭ 15 tagojn. La sunperiodoj rezultas de observado de la jara movado de la suno. Ĝi estas la tradicia ĉina maniero por scii la jarajn ŝanĝiĝojn de sezono kaj klimato.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio