Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Blinda muzikistino ludis violonon en Paralimpikoj
2022-03-17

Por la 16-jara blindulino Ma Yifei, la violonpeco Neĝfloko, kiun ŝi ludis en la ferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj, estas ŝia plej bona donaco al paralimpikanoj tra la mondo.


Ma Yifei ludis violonon hejme, la 14-an de marto


Ma, lernanto en Ningxia-a Specialeduka Mezlernejo de la Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio, perdis sian vidkapablon, kiam ŝi estis du-jara pro malsano. Kun la espero, ke muziko utilos kiel aldona maniero interrilati kun la mondo, ŝi eklernis ludi pianon kiam ŝi estis kvin-jara, kaj violonon kiam ŝi estis naŭ-jara.


Ma Yifei ludis pianon en muzik-klaso, la 16-an de majo 2018


"Necesis miloj da fojoj por ke ŝi ĝuste ludu pecon, ĉar ŝi ĉiam ludis la malĝustajn notojn pro tio, ke ŝi ne povis vidi la klavaron," diris la patrino de Ma.


Ma Yifei legis brajlan libron en lernejo, la 21-an de majo 2013


Ma Yifei (en rozkolora robo) ludis violonon en la ferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj en la Nacia Stadiono, la 13-an de marto


"Malĝojo aŭ ĝojo, ĉiu peco estas malsama," Ma diris, aldonante, ke kvankam Neĝfloko rilatas al vintro, ŝi povas senti "varmon, esperon kaj lumon".


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio