Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Beidou-sistemo en daŭra kaj stabila servo
2022-03-17


La 11an de marto raportisto informiĝis el la Ĉina Satelita Navigada Oficejo, ke donitaĵoj el la Internacia GNSS-monitorado kaj Taks-sistemo montras, ke la servoj pri lokalizo, navigado kaj tempo de la navigad-satelita sistemo Beidou bone funkcias tutmonde, precipe en la azi-pacifika regiono. Realiĝas la celo fari la sistemon unuaklasa, kiu povas profitigi la tutan mondon. La sistemo eniras novan etapon kun daŭraj kaj stabilaj servoj kaj rapida disvolvado.


Post finkonstruado kaj ekfunkcio en la 31a de julio 2020, la sistemo klopodas por liveri bonkvalitajn servojn al mondaj uzantoj. Certigante stabilan laboradon de la sistemo en ĉiuj veteroj, Ĉinio plue plibonigas ĝiajn funkciojn kaj vastigas ĝian aplikadon.


Ĉinio planas lanĉi novajn satelitojn por plibonigi stabilecon kaj fidindecon de la sistemo, kaj provos novajn teknikojn por certigi daŭran ĝisdatigon de la sistemo.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio