Fermiĝis Pekinaj Vintraj Paralimpikoj |
2022-03-14 |
Vespere de la 13a de marto en la Nacia Stadiono, Pekino, okazis la ferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj, kiun ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj aliaj ŝtatgvidantoj. En la pasintaj naŭ tagoj, preskaŭ 600 atletoj el 46 landoj kaj regionoj partoprenis en la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj. La ĉina delegacio gajnis 61 medalojn, inkluzive de 18 oraj, 20 arĝentaj kaj 23 bronzaj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |