Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Li Keqiang: Ĉinio grandigos efektivigon de makroskopaj politikoj por enlaborigo
2022-03-11


La 11an de marto ĉina ĉefministro Li Keqiang respondis demandojn de raportistoj en la gazetara konferenco por la kvina sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso en Pekino.


Li diris, ke dungiĝo estas problemo ne nur pri la popola vivo, sed ankaŭ rilatas al disvolviĝo. Ĉi-jare Ĉinio pliigos efektivigon de makroskopaj politikoj kaj la financa mona politiko estos efektivigata por dungiĝo. Nun ni ĉiujare multigos laborpostenojn por pli ol 11 milionoj en urboj kaj urbetoj kaj la ideala nombro estas 13 milionoj.


Li akcentis gravecon de fleksebla enlaborigo. Ĉar pli ol 200 milionoj da homoj bezonas laboron. Kiel evoluanta lando, longtempe ekzistas la diversaj laborformoj. Oni perfektigos la politikojn por kontentigi iliajn laborrajtojn kaj sociajn garantiojn.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio