Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ruĝkruca Societo de Ĉinio provizas humanisman helpon al Ukrainio
2022-03-10

Laŭ peto de la ukraina flanko, la Ruĝkruca Societo de Ĉinio liveros humanisman helpon al la Ukraina Ruĝkruca Societo. Tion deklaris la 9-an de marto Zhao Lijian, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, en gazetara konferenco. La provizaĵoj, valoraj je 5 milionoj da juanoj (= 791 mil usonaj dolaroj) inkluzivas manĝaĵojn kaj ĉiutagajn necesaĵojn. "La unua aro da provizaĵoj estis senditaj el Pekino la 9-an de marto," diris Zhao, aldonante, ke aliaj aroj estas liverotaj al la Ukraina Ruĝkruca Societo laŭeble plej baldaŭ.



Dume, en la 9-a de marto Ukrainio kaj Rusio interkonsentis pri ses humanismaj koridoroj por evakuado de civiluloj, laŭ raporto de la novaĵagentejo Interfax-Ukraine publikigita, kiu citas la ukrainan vicĉefministron Iryna Vereshchuk. Vereshchuk diris, ke la konfliktantaj flankoj haltigos batalojn por evakui civilulojn el la urboj, Energodar de suda Ukrainio, Sumy, nordorienta parto de la lando, Mariupol, Izum kaj Volnovakha en orienta Ukrainio, kaj sep urboj kaj urbetoj ĉirkaŭ Kievo. La batalhalto daŭros de mateno ĝis vespero de la 9-a tago laŭ la loka tempo.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: 上海日报




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio