Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Paralimpika venko por Virina Tago!
2022-03-10

La 8-an de marto, la Internacia Virina Tago, Ĉinio venkis Italion en paraglacia hokeo kun la poentaro 6-0. Tamen, ne nur ĉi tiu venko elstaras inter la paralimpikaj glacihokeaj ludoj.



Yu Jing, 38-jara atletino kiu portas la numeron 11 sur sia uniformo, estas la tria virino aliĝinta al la paralimpika glacihokea teamo en la tuta historio, post la norvegaj Brit Mjaasund Oeyen ĉe Lillehammer 1994 kaj Lena Schroeder ĉe PyeongChang 2018. Sekve Yu Jing ankaŭ estas la unua ne-norvega glacihokeistino en Paralimpikoj. Yu montras persistemon ne nur kiel atleto, sed ankaŭ kiel virino konkuranta kontraŭ multaj viroj. Kiam oni demandis ŝin, kian donacon ŝi ŝatus ricevi por la Internacia Virina Tago, Yu respondis, "ĉi tio estas mia unua fojo konkuranta en Paralimpikoj. Mi pensas, ke mia hodiaŭa ludado estis tre bona. Mi estas tre kontenta."



Yu ankaŭ celebris ĉi tiun specialan tagon per pozitiva mesaĝo al ĉiuj virinoj: "Hodiaŭ estas la Internacia Virina Tago. Kiel la sola virino inter ĉiuj glacihokeaj teamoj de la Vintraj Olimpikoj de Pekino 2022, kaj kiel la nura virino en la ĉina glacihokea teamo, mi deziras al ĉiuj virinoj en la lando kaj tra la mondo feliĉan feritagon!"



La atingoj de Yu sur la glacio atestas la forton, rezistemon kaj klopodemon de virinoj. Kia inspiro!


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: China Daily





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio