Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tra kreskocelo videblas ĉina ekonomio ĉi-jara
2022-03-10

La 5-an de marto ĉina ĉefministro Li Keqiang faris raporton pri registara laboro en la malferma kunveno de la kvina sesio de 13-a TPK. En la raporto montriĝas, ke Ĉinio fiksis la celon de kresko de la malneta enlanda produkto je 5.5% por 2022. Kiajn defiojn Ĉinio alfrontas por realigi la celon? Kion ĝi signifas al fremdlandaj investoj?


Aǔtomata doko de Yangshan-haveno, Ŝanhajo


Kunlabor-zono pri serv-industrio ĉe Qianhai, Shenzhen-urbo


Hengqin de Zhuhai-urbo


La celo estas objektiva kaj racia


Jia Kang, iniciatinta estro de la Huaxia-a Instituto pri Nov-proviza Ekonomiko, esploristo de la Ĉina Akademio de Financaj Sciencoj kaj speciala fakulo por la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, diris, ke kvankam MEP de Ĉinio pliiĝis je 8.1% en 2021 kompare kun 2020, se ni observas ĝin trimonate: en la unua trimonato ĝi kreskis je 18.3%; en la dua trimonato -- 7.9%; en la tria trimonato -- 4.9%; kaj en la kvara trimonato -- 4%, estas videbla, ke la celo 5.5% estas pli alta ol la kresk-nivelo en la tria kaj kvara trimestroj de 2021. Ĝenerale, la celo prezentiĝas la logika tendenco daŭrigi altrapidan kreskon.


Geng Nan, esploristo de la Instituto pri Internacia Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro sub la Komerca Ministerio de Ĉinio, diris: "La celo konsideras la mezan ekonomian kreskon en la lastaj du jaroj kaj la bezonon stabiligi dungitecon, garantii la popolan vivnivelon kaj gardi kontraǔ riskoj."


Malfaciloj


Laŭ Geng Nan, la malsupreniĝa premo al la ekonomio de Ĉinio ĉefe devenas de tri flankoj: ŝrumpanta postulo, skuiĝanta propono, malfortiĝanta antaŭvido. Geng Nan diris: "La enlanda konsuma postulo ne revenas al la nivelo antaŭ la pandemio, restas loko por pliboniĝi. Samtempe, en iuj lokoj okazas la epidemio de tempo al tempo, do la industrioj, kiuj estas pli sentemaj al la efiko de la epidemio, eble ĉesos disvolviĝi, kaj tiel malfortiĝas rilata konsumado. Krome, la ĉina ekonomio alfrontas defiojn en la kampoj de laborforto, energi-provizo kaj teknikaj esploroj."


Daǔre venas fremdaj investoj


La ekonomia celo de Ĉinio ĉiam estas fokuso de eksterlandaj investantoj. Jia Kang diris: "La kresko de 5.5% estas alta inter la ĉefaj mondaj ekonomioj, kio estas alloga por eksterlandaj investoj."


Bian Yongzu, esploristo de la Centro por Internacia Sekureco kaj Strategioj sub Tsinghua-universitato, diris, ke la longtempa kaj stabila disvolva medio de Ĉinio estas rara en la mondo, kaj tion plej taksas eksterlandaj komercistoj. Li diris: "Sub la pandemio, oni povas fari stabilan produktadon kaj funkciadon, kio ja estas sufiĉe alloga por eksterlandaj komercistoj. Samtempe, la disvastiĝanta merkato de enlanda postulo de Ĉinio plu malfermiĝas al la mondo. Okazis laŭplane la internaciaj eventoj kiel la Ĉina Internacia Ekspozicio de Konsumaĵoj, Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj, Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro (Kantona Foiro), Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kaj aliaj; institucinivele oni malfermas liberkomercajn zonojn kaj liberkomercajn havenojn, kiuj kongruas kun internaciaj normoj... Ĉio ĉi provizas pli larĝan platformon por diversaj kompanioj de la mondo eniri en la ĉinan merkaton."


Datumoj publikigitaj de la Komerca Ministerio de Ĉinio montras, ke en 2021 la eksterlanda investo en Ĉinio kreis novan rekordon, atinginte 1.15 duilionojn da juanoj. Geng Nan diris, ke tio denove montras, ke stabile kreskas la fremdlanda investo en Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio