Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kameruna klerulo: Spertoj de Ĉinio pri reago al klimatŝanĝiĝo estas lernindaj de Afriko
2022-03-09

de Taling Tene Rodriguez*


Observante la politikojn pri karbonellasa reduktado de Ĉinio, oni povas trovi, ke la ŝlosilo kuŝas en bona administrado kaj efika plenumo de politikoj pri klimatŝanĝiĝo, pordmalfermo kaj internacia kunlaboro. Ĉinio gvidas la tutmondan reagon kontraǔ klimatŝanĝiĝo. En la lastaj jaroj, la tajdo de kontraŭtutmondiĝo kreskis, kaj protektismo kaj unuflankismo leviĝis, tio havis negativan efikon al la tutmonda reago. Fronte al ĉi tiuj senprecedencaj defioj, Ĉinio aktive kaj pragmate plenumas siajn promesojn kaj akiris evidentajn progresojn, dank' al la efektivigo de serio da rimedoj, kiel rearanĝo de industria strukturo kaj optimumigo de energia strukturo.


Taling Tene Rodriguez


Ĉi tiuj spertoj estas lernindaj de afrikaj landoj, kiam ili faras siajn proprajn strategiojn pri klimatŝanĝiĝo. Por tiuj afrikaj landoj, kiuj alfrontas grandegajn defiojn kiel ekonomia disvolviĝo, socia sekureco kaj stabileco, plibonigo de la popola vivo, agado kontraǔ korupteco kaj pandemio, Ĉinio povas esti modelo por lernado.


Kiel teni la ekvilibron inter modera ekonomia kresko kaj traktado de klimatŝanĝiĝo estas ankoraŭ malfacila tasko por evoluantaj landoj. Evoluintaj landoj jam atingis altan nivelon de ekonomia kaj socia evoluo, kaj devas esti ĉefe respondecaj pri tutmonda klimatŝanĝiĝo. Dume, plejparto de la afrikaj landoj estas ankoraŭ en la komenca periodo de infrastruktura kaj industria disvolviĝo. Ili devas alfronti duoblajn defiojn alportitajn de rapida ekonomia kresko kaj rapida loĝantara kresko, kaj samtempe elteni preskaŭ la samajn limigojn de evoluintaj landoj pri internacia klimatpolitiko. Tio ne estas justa. Sovaĝa kaj arbitra monda ordo malriĉigis la afrikan kontinenton, kaj la influoj de klimatŝanĝiĝo, kiel sekeco, jam profunde malhelpis la disvolviĝon de Afriko. En tia situacio, trakti klimatŝanĝiĝon estas preskaŭ neebla tasko por Afriko.



Fotovoltaa centralo kun la aspekto de granda pando en Datong-urbo, Shanxi-provinco


Kiel evoluanta lando, Ĉinio bone traktas tiun malfacilon pere de sciencteknika progreso. Ĉinaj gvidantoj ankaŭ metis daŭripovan disvolvadon, altnivelan mediprotekton kaj internacian klimatan kunlaboron en prioritatajn lokojn dum la konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco, kio realigas ekvilibron inter ambaŭ.


Lerninda por ni estas tio, ke ekvilibrigi ekonomian kreskon kaj traktadon de klimatŝanĝiĝo postulas laǔeble plej grandan klopodadon, feran volon kaj fortan gvidadon. Por konservi ekvilibron inter traktado de klimatŝanĝiĝo kaj ekonomia disvolvo, afrikaj landoj devas iri sur la vojo de daŭripova evoluo, konstrui verdan ekonomion kaj realigi ekologian transformiĝon -- la spertoj de Ĉinio estas ja lernindaj de afrikaj landoj.


*La aŭtoro estas vicdirektoro de esplorcentro pri franclingvaj landoj de la Instituto de Afrika Sdudado sub Zhejiang-a Instruista Universitato


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio