Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu ĉina ekonomio malfortiĝos en 2022?
2022-03-08

de Chen Yongjun*


La 19-an de septembro 2021, grandrapida trajno veturis tra la kamparo de Gongzhuling-urbo, Jilin-provinco.


La 1-an de julio 2021 fabriko produktis industriajn robotojn en Nankino, Jiangsu-provinco.


La 23-an de oktobro 2021, ŝipo albordiĝis ĉe kontener-doko de Tangshan-haveno. 


La 17-an de januaro la Ĉina Nacia Statistika Buroo publikigis ekonomiajn datumojn de Ĉinio por 2021. Pasintjare, la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio estis 114 367 miliardoj da juanoj, kun kresko de 8.1%. Tamen, se ni observas ĝin trimonate: en la unua trimonato ĝi kreskis je 18.3%; en la dua trimonato -- 7.9%; en la tria trimonato -- 4.9%; kaj en la kvara trimonato -- 4%. La kresko evidente falis.


Videblas, ke en 2021 la ekonomio de Ĉinio daŭre reboniĝis, kaj ĝia ekonomia disvolvo kaj prevento de la pandemio restis en la unua pozicio en la mondo, sed samtempe la kreska rapideco iom post iom malpliiĝis. Do, kiel iros la ĉina ekonomio en 2022?


En 2022 ekzistas jenaj necertecoj: la unua estas la tendenco de la pandemio; la dua estas, ke evoluintaj landoj kiel Usono eble pli rapide retiriĝos de siaj antaǔaj stimulpolitikoj sub la premo de alta inflacio; kaj la tria estas, ke la ekonomia disvolvado de Ĉinio ankoraŭ alfrontas tri premojn, nome, ŝrumpanta postulo, skuiĝanta propono, malfortiĝanta antaŭvido.


Do, kiel Ĉinio solvos ilin en 2022?


Por la lando, ekonomia konstruado estas la centro. Antaŭ ĉio, necesas plu akceli urbanizadon. Due, en la periodo de la 14-a Kvinjara Plano, necesas komenci refojan renovigon de fiksa valoraĵo por entreprenoj surbaze de teknika progreso, kaj samtempe antaŭkalkuli la enlandan kaj eksterlandan ekonomiajn mediojn.


Per efektivigo de la supre menciitaj rimedoj, la fundamento por altkvalita disvolvo de la ĉina ekonomio estos pli solida, kaj la potenc-strukturo de la kresko estos pli daŭrigebla.


Kvankam la ĉina ekonomio alfrontos grandan necertecon kaj malsupreniĝan premon, se oni faros efikan kombinon de longtempa kaj mallongdaŭra plano, certe eblos stimuli la kaŝantan forton de kreskado kaj realiĝos daŭripova disvolvo. Tial, ni povas diri, ke la ĉina ekonomio ne malfortiĝos en la nova jaro. Estas atendinde, ke la kresko atingos ĉirkaŭ 5% en 2022, samkiel la averaĝa kreskorapideco de la antaŭaj du jaroj.


*La aŭtoro estas profesoro de Renmin-a Komerca Lernejo sub Renmin-Universitato de Ĉinio, estro de Esplorinstituto pri Duoble-cirkulada Evoluo por Granda Golfa Areo Guangdong-Hongkong-Makaa sub Guangdong-a Universitato pri Financo kaj Ekonomio


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio