Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wang Yi: En 2022 landoj bezonas solidarecon anstataŭ disiĝon
2022-03-08


La 7-an de marto Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉeestis la gazetaran konferencon de la kvina sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso.


Li diris, ke tiu ĉi jaro estas plena de defioj. La epidemio de KOVIM-19 ankoraŭ ne estas venkita kaj la krizo en Ukrainio daŭras, kaj tio pligravigas la malstabilan internacian situacion. En tiu ĉi grava tempo, landoj bezonas solidarecon kaj dialogon anstataŭ disiĝon kaj kontraŭecon. Ĉinio, kiel granda kaj respondeca lando, plu konservos multflankismon kaj kune laboros kun la landoj, kiuj amas pacon kaj serĉas por disvolvado, celante fortigi kunlaborojn, trakti komunajn defiojn, antaŭenpuŝi konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco kaj klopodi por malfermi brilan kaj belan estontecon.


Parolante pri la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, Wang diris, ke la glata okazigo de la Olimpikoj estas ne nur sukceso de sportoj, sed ankaŭ de solidareco. Plejparto de la landoj kaj popoloj elektis unuiĝi ĉirkaŭ la spirito de Olimpikoj, kio alportas esperon al homoj, kiuj suferis pro pandemio kaj malstabileco.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio