Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"La Zono kaj Vojo" funkciu kiel "evoluiga zono" kaj "feliĉa vojo"
2022-03-08

La 7an de marto Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke malgraŭ la pandemio kaj aliaj aferoj, la kunkonstruado de "La Zono kaj Vojo" restas en bona tendenco.



Wang Yi atentigis, ke ekde la jaro 2021 pli ol dek landoj subskribis kun Ĉinio kunlaborajn dokumentojn kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj nun en la granda familio de la iniciato estas sume 180 membroj.



La kunlaboraj partneroj de la iniciato senĉese plimultiĝas, la bazo de kunlaboro firmiĝas tago post tago, kaj la perspektivoj de tia kunago ĉiam pli vastiĝas. Kaj ĉi ĉio malfermos pli brilan estontecon por la mondo post la pandemio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio