Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wang Yi: Ni evitu estiĝon de grandskala humanisma krizo en Ukrainio
2022-03-08

La 7-an de marto Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉeestis la gazetaran konferencon de la kvina sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso. Kiam li parolis pri la situacio en Ukrainio, li diris, ke Ĉinio metas 6 proponojn por eviti estiĝon de grandskala humanisma krizo.



Unue, por humanisma agado, oni devas obei la principojn de neŭtraleco kaj justeco kaj ne politikigi la humanisman aferon; due, dediĉi grandan atenton al la ukrainaj senhejmuloj kaj fari bonan aranĝon al ili; trie, protekti civilulojn por eviti humanisman katastrofon en Ukrainio; kvare, certigi la sukceson kaj sekurecon de la humanisma agado, inkluzive de rapida, sekura kaj senbara permeso de la eniro por helpa agado; kvine, certigi la sekurecon de alilandanoj en Ukrainio, permesi ilin foriri el la lando kaj liveri helpon ilin reveni al siaj hejmlandoj; sese, subteni la humanisman helpon fare de la Unuiĝintaj Nacioj en Ukrainio.


Wang diris, ke Ĉinio volas plu klopodi por preventi la humanisman krizon en Ukrainio. La Ruĝa Kruco de Ĉinio liveros aron da krizhelpaj provizaĵoj al Ukrainio kiel eble plej rapide.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio