Internacia Tago de Virinoj |
2022-03-08 |
Virinoj ludis gravan rolon en la lukto de Ĉinio por malaperigi malriĉecon, kaj estas en la unua linio de la tutmonda batalado kontraŭ KOVIM-19. La hodiaŭa tago, 8-a de marto, estas la Internacia Tago de Virinoj. Ni devas agnoski kaj danki la gravan kontribuon de virinoj en diversaj kampoj. Ni esperas, ke virinoj sukcesos kontribui pli kaj plu en la konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco. Per la sekvaj fotoj ni omaĝas al ĉiuj virinoj okaze de tiu ĉi speciala tago. Mongola virino bonvenigas gastojn en la Interna Mongolio de Ĉinio. Junulino faras teceremonion en Chengdu de Sichuan-provinco. Volontulino de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj dum plenumado de sia laboro Turisma gvidantino en Ruijin, lulilo de la Ĉina Popola Respubliko, Jiangxi-provinco, pozas por foto kun vizitantoj el Tajlando. Kudristinoj en kazaĥa aŭtonoma subprovinco de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |