Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio de vortoj al praktiko de socia inkluzivigo
2022-03-08

La 4-an de marto Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, deklaris la Pekinajn Vintrajn Paralimpikojn malfermitaj en la mirinda spektaklo en la Nacia Stadiono, ankaŭ konata kiel Birdnesto en la ĉina ĉefurbo. Tiam Pekino fariĝis la unua gastig-urbo kaj de someraj (2008) kaj de vintraj Paralimpikoj en la mondo.


Homoj alvenas por la malferma ceremonio de la Paralimpikoj.


Mi ĉiam volis ĉeesti tian ceremonion, sed pensis, ke mi neniam havus tiun ŝancon pro la alta prezo de la biletoj kaj pro ilia rapida disvendiĝo. Reage al la pandemio de KOVIM-19, biletoj por la ĉi-jaraj Paralimpikoj ne estis venditaj, sed disdonitaj inter plene vakcinitaj loĝantoj, kiuj observas preventajn protokolojn, por tiel redukti la riskojn.


Invititaj de la Ĉina Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, homoj el ĉiuj anguloj de la planedo, plejparte el malriĉaj landoj, estis tie por la malferma ceremonio. En la stadiono mi renkontis kelkajn amikojn el Afriko, kiuj estas universitataj studentoj en Pekino, kaj junulino el Kaboverdo venis babili kun mi post kiam ŝi malkovris, ke mi venas el Brazilo. Ŝi sopiris babili en la portugala lingvo. Junuloj el landoj, kiuj neniam gastigis eventon tiom grandan, estis tie, ĝojaj pro la ŝanco, kio por ili ŝajnis pli simila al revo ol al realaĵo.


En 2008 Pekino uzis la Somerajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn ne nur por diskonigi la landon eksterlande, sed ankaŭ kiel parto de nacia strategio por impulsi disvolvadon de sportoj, kaj nun Ĉinio estas sporta potenco. Paralimpikaj sportoj ankaŭ estis parto de tiu strategio. Nun estas la vico de vintraj sportoj, kies nombro da praktikantoj en la lando kreskis je pli ol 300 milionoj da homoj ekde kiam Pekino estis elektita por aranĝi ĉi-jarajn ludojn.


Krom kuraĝigi sanan vivstilon, sporto ankaŭ kreas laborpostenojn kaj kontribuas por la ekonomia prospero de la lando. Nur la merkato pri vintraj sportoj antaŭvide alportos unu miliardon da juanoj al la ĉina ekonomio en 2025. Bona ekzemplo de ĉi tiu progreso estas la skiejoj ĉe la urbo, kiuj pligrandiĝis kaj multobliĝis por kontentigi la kreskantan postulon. Kutime konstruitaj en la kamparo, ili kreas portempajn postenojn por homoj, kiuj tendencas esti senlaboraj dum vintro.


Homoj el la tuta mondo havis la oportunon spekti la ceremonion.


Ĉinio ankaŭ pruvis, ke gravaj sportaj eventoj ne devas esti ŝarĝo por la lando. Male, per bona administrado kaj kunordigitaj politikoj, Pekino sukcese uzas la infrastrukturon konstruitan por la Someraj Olimpikoj de 2008 por la profito de la popolo. Okazis eĉ futbala matĉo inter Brazilo kaj Argentino en la Nacia Stadiono en 2014! Por la Vintraj Olimpikoj de 2022, Ĉinio utiligis grandan parton de la ekzistanta infrastrukturo kaj koncentriĝis pri aliaj areoj, ekzemple puraj energifontoj kaj mediamikaj teknikoj por fari glacion kaj neĝon. Kiel rezulto, por la unua fojo en la historio, la ludoj ne kontribuis por la ellasado de forcej-efikaj gasoj, kaj Shougang-parko, konstruita en industria regiono iam poluita, estas ekzemplo de la laboro de Pekino por plibonigi la medion.


La plej malgranda paralimpika flamo en la historio ankaŭ rezultas de ĉi tiu media zorgo kaj estas reago al la kreskanta premo por pli daŭripova modelo por grandaj sportaj eventoj, evitante malŝparon kaj koncentriĝante al esencaj aferoj. La flamo originas de la antikva greka tradicio paŭzi militojn dum la Olimpikoj por faciligi la movadon de sportistoj, sekve ĝi estas simbolo de paco.


Kun la flamo en la centro de granda neĝfloko konsistanta el pluraj pli malgrandaj flokoj kun landonomoj, uzitaj en la parado de atletoj por prezenti la delegaciojn, la kaldrono ne nur atentigas nin pri la graveco de reuzado de materialoj, sed ankaŭ alvokas la temon de la ludoj, "kune por komuna estonteco".


Por meti la olimpikan flamon, simbolo de paco, en la kaldronon, oni unue devas fari la neĝflokon, por kiu ĉiu partoprenanta lando kontribuis per unu peco. Paco rezultas de unuiĝo, kunlaboro kaj harmonio. Surbaze de tiu ideo, Ĉinio proponis al la mondo la konstruadon de la homara komunumo de komuna estonteco.


Mi kun la flagoj de Ĉinio kaj de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj 2022


Ĉinio ankaŭ kaptas la okazon de Paralimpikoj por konsciigi homojn pri handikapoj kaj krei kaj disvolvi politikojn por handikapuloj. Ekzemple, la 3-an de marto, antaŭtago de la malfermo de la Paralimpikoj, estis publikigita la blanka libro Parasportoj: Progreso kaj Protekto de Rajtoj, kio rekonas la valoron de sporto por fizika kaj psikologia sano, socia partopreno kaj kompleta disvolviĝo de handikapuloj. La dokumento detaligas la progreson de paralimpikaj sportoj en la lando kaj ilin taksas kiel ilon por akceli interŝanĝojn kaj amikecon inter handikapuloj el diversaj landoj.


Ekster la konkursejoj, multe da laboroj estas faritaj por heredigi la spiriton de Paralimpikoj. Inter multaj eventoj kaj agadoj, mi mencias ekzemple, ke unu torĉo de Paralimpikoj estis alportita al la Pekina Lernejo por Blinduloj por ke lernantoj tuŝu ĝin kaj konu ĝian formon, kaj la paralimpika torĉ-stafetado trairis lokojn kiel la Nacian Brajlan Bibliotekon kaj la Kulturan kaj Sportan Gvidan Centron por Handikapuloj.


La agado de Ĉinio por antaŭenigi paralimpikajn sportojn memorigas nin pri la emblemo de ĉi-jaraj Paralimpikoj, inspirita de la ideogramo fei (flugi), esprimanta la ideon "flugi alten". Por flugi alten, la lando bezonas plene disvolvi la potencialon de sia popolo, inkluzive de handikapuloj.


Sub la nomo "Vekiĝo de la Vivo", la malferma ceremonio de la Paralimpikoj estis plena de prezentaĵoj de handikapaj sportistoj kaj artistoj, inkluzive de koruso de surduloj, kiu kantis la nacian himnon de Ĉinio en gestlingvo, kaj orkestro de handikapuloj, kiu ludis la paralimpikan himnon. "Pri la fakto, ke tio ĉi estis la plej spektakla kaj impona malferma ceremonio inter ĉiuj Vintraj Paralimpikoj, oni skribos reen kaj reen," diris Yiannis Exarchos, ĉefo de la Olimpika Dissend-servo.


Olimpika flamo brulas super la stadiono post la ceremonio.


La plej atendata momento estis same memorinda: unuafoje en la historio de Paralimpikoj, la kaldronon lumigis blinda sportisto. Li Duan estis tiu blinda sportisto, gajninto de kvar oraj medaloj en Paralimpikoj. Laŭ Shen Chen, direktoro de la ceremonio, la dezajno de la kaldrono igis ĝin sekura por blindulo, kaj ili plurfoje provludis la scenon por certigi la sekurecon de la sportisto.


Li Duan fariĝis blindulo pro akcidento kiam li estis 18-jara. Li tiam estis promesplena atleto de la nacia junula korbopilka teamo. Li sukcesis rekomenci sian vivon kaj havis elstaran karieron kiel paralimpika sportisto, kio donis al li honoron lumigi la kaldronon.


"Mi sentis grandegan emocion kaj fieron. Kiel la lasta portanto de la torĉo, mi sentis, ke mi ne nur reprezentas min mem, sed ĉiujn paralimpikajn sportistojn. Ekbruligante la fajron, mi sentis fieron kaj honoron pro la okazo konsciigi pli da homoj pri la persistemo de handikapuloj," Li diris.


Li havis malfacilon por ligi la torĉon al la neĝfloko. Subite la publiko komencis lin aplaŭdi kaj krii "jia you!" - ĉina esprimo por kuraĝigo - kaj tuj venis varma aplaŭdado kiam Li sukcesis kaj la flamo pli forte brilis. "Mi ne povis vidi la flamon, sed mi povis senti ĝian varmon. Kiam mi ligis la torĉon al la neĝfloko, la varmego de la fajro rememorigis al mi la teneron, kiun mi ricevis de la volontuloj kaj la popolo," diris Li.


En la skiejoj de Pekino, mi kelkfoje skiis apud amatoraj parasportistoj, ili simple venas kaj skias, ne estas kiel en Brazilo, kie tiaj sportistoj ofte estas apartigitaj de aliaj homoj en specialaj institucioj.


La kaldrono de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj


De la zorga trejnado de volontuloj ĝis la grandioza malferma ceremonio, Ĉinio montris, ke ĝi donas egalan pezon al ambaŭ eventoj, Olimpikoj kaj Paralimpikoj, ambaŭ ricevas vastan atenton de ĉinaj amaskomunikiloj kaj de la popolo. "Mi pensas, ke ĉi tiuj ludoj vere altigos la normon pri organizo de paralimpikoj. Ni tre ĝojas pri tio, kion ni havas ĉi tie," diris Craig Spence, direktoro pri merkatiko kaj komunikado de la Internacia Paralimpika Komitato.


La Vintraj Paralimpikoj en Pekino malkaŝas la landon, kiu sukcesis doni memfidon al siaj handikapuloj kaj instigi ilin superi sin mem, dum homoj ĉirkaŭe krias "jia you!" Per la realigo de siaj promesoj pri socia inkluzivigo, Ĉinio fariĝis paralimpika potenco.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio