Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pekinaj Vintraj Paralimpikoj reflektas atingojn de Ĉinio pri homaj rajtoj
2022-03-07


La 4-an de marto inaŭguriĝis la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj.


Ĉina delegacio unuafoje partoprenis en la Vintraj Paralimpikoj en 2002. En la lastaj jaroj Ĉinio kuraĝigis handikapulojn partopreni en sportoj per multaj rimedoj, precipe la sukcesa peto de okazigo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj.


En 2018 Ĉinio gajnis la unuan oran medalon -- ankaŭ la unuan medalon -- en la historio de la Vintraj Paralimpikoj.


En la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj, 96 sportistoj el la ĉina delegacio partoprenas en 73 sportoj de ĉiuj ses disciplinoj. La skalo estas la plej granda, la nombro de sportistoj plej multa, kaj la konkursoj partoprenataj plej abundaj.


La Pekinaj Vintraj Paralimpikoj estas miniaturo de kontinue disvolviĝantaj parasportoj de Ĉinio. Lastatempe la ĉina registaro unuafoje publikigis la blankan libron pri la parasportaj progresoj de la lando, kio per detalaj donitaĵoj kaj abundaj kazoj montras la rapidan altiĝon de la parasporta nivelo en Ĉinio kaj realigon de revoj de pli kaj pli da handikapuloj per sportoj.


Parasportoj estas speguloj reflektantaj rimarkindajn atingojn de Ĉinio respekti kaj garantii rajtojn kaj interesojn de handikapuloj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio