MEP de Ĉinio atingis 114 duilionojn da juanoj en 2021 |
2022-03-05 |
Antaŭtagmeze de la 5-a de marto en Pekino inaŭguriĝis la kvina sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris raporton pri registara laboro en la malferma kunveno de la sesio. Li Keqiang diris, ke la malneta enlanda produkto (MEP) atingis 114 duilionojn da juanoj en 2021, pliiĝinte je 8,1%. La nacia financa enspezo superis 20 duilionojn da juanoj, pliiĝinte je 10,7%. En urboj kaj urbetoj estis aldonitaj pli ol 12 milionoj da laborpostenoj, kaj senlaboreco estas averaĝe 5,1%. La konsumantaj prezoj altiĝis je 0,9%. La internaciaj enspezo kaj elspezo estis ĝenerale ekvilibraj. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |