Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malferma merkato de Ĉinio liveros pliajn ŝancojn al diverslandaj entreprenoj
2022-03-05

La raporto pri la registara laboro farita de ĉina ĉefministro Li Keqiang en la 5-a de marto, montris, ke oni devas aktive utiligi fremdajn investojn. La malferma merkato de Ĉinio certe liveros pliajn ŝancojn al diverslandaj entreprenoj en Ĉinio.

 

Laŭ la raporto, necesas plivastigi amplekson de investo de fremda kapitalo kaj subteni pliigon de la investo en kampoj de mezalta fabrikado, esplorado kaj moderna servo kaj al la centra, okcidenta kaj nordorienta regionoj de Ĉinio. Klopodoj devas esti faritaj por optimumigi servon por eksterlandaj investoj kaj akceli efektivigon de gravaj projektoj.


La raporto emfazis, ke Ĉinio volas fortigi reciprokan kunlaboron kun aliaj landoj por realigi komunan kungajnon.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio