Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina esperantisto elektita kiel akademiano de AdE
2022-03-04


La 2-an de marto la Akademio de Esperanto (AdE) publikigis oficialan informon pri elekto de la akademianoj. En la informo AdE diris, ke la elekto de triono de la akademianoj, laŭ la statuto de la akademio, estis finita en la 28-a de februaro. Pro forpasoj kaj demisioj, elekteblis 19 akademianoj inter 21 kandidatoj. Sep akademianoj ne rekandidatiĝis, estis elektitaj 14 novaj akademianoj el dek landoj, duone ekster Eŭropo. Inter ili estas du pliaj virinoj.


La baloto okazis rete per balotilo.org, dum 12-taga periodo. Voĉdonis 40 akademianoj el la 40 voĉdonrajtaj (100%). 15 kandidatoj (ricevintaj inter 70% kaj 95% el la voĉoj) estis elektitaj ĝis 2031, la kvar postaj (ricevintaj almenaŭ 60% el la voĉoj) ĝis 2028 aŭ 2025.


Estis elektitaj: Javier Alcalde, Tatjana Auderskaja (ĝis 2025), Bak Giwan, Hans Becklin, Simon Davies, Mariana Evlogieva, Ruth Kevess-Cohen, Anna Löwenstein, Vilhelmo Lutermano (ĝis 2025), Ahmad Mamdoohi, Mao Zifu, Georgi Mihalkov (ĝis 2025), Marc van Oostendorp, Tim Owen, Paul Peeraerts, Fernando Pita, Orlando Raola, Nicola Ruggiero (ĝis 2028), Amri Wandel.

 


Inter la novelektitoj, sinjoro Mao Zifu estas ĉina esperantisto kaj E-verkisto, kaj unu el la plej gravaj nuntempaj poetoj en Esperantujo. Mao Zifu naskiĝis en 1963, kaj en julio 1984 li diplomitiĝis en la fakultato pri matematiko de la Hunan-a Instruista Universitato (1980-1984). Septembre de la sama jaro li ekinstruis matematikon kaj komputikon en la Changde-a Informoprojekta Lernejo. En 1985, dudek-du-jara Mao paraliziĝis pro trafika akcidento. Li uzas Esperanton, kion li eklernis en 1986. Li estas multjara kunlaboranto de la magazinoj Monato, La Kancerkliniko, Literatura Foiro, Beletra Almanako, inter aliaj. En UK 2013 en Rejkjaviko, pro sia kontribuo al la originala E-poezio, li estis honorita per Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA.


(el AdE)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio