Moshikou-strato de Pekino |
2022-03-04 |
Moshikou-strato en Shijingshan-distrikto de Pekino estis grava komerca centro en antikva Ĉinio. Tra ĝi alvenis komercistoj el okcidenta Ĉinio por vendi siajn varojn. Tie vivis Xiangzi, la ĉefrolulo de la romano Kamelo Xiangzi verkita de Lao She. Por revigligi tiun historian lokon kaj konservi ĝian historion, la tuta loko estis renovigita, kaj ĝi fariĝis turisma strato, kie troviĝas nemateriaj kulturaj heredaĵoj, muzeoj, restoracioj, kafejoj kaj kulturaj kaj kreivaj butikoj. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |