Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Publikigita blanka libro pri ĉinaj parasportoj
2022-03-03


La 3an de marto la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Ĉinaj Parasportoj: Progreso kaj Protekto de Rajtoj (China's Parasports: Progress and the Protection of Rights).


La blanka libro klarigas, ke post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, kun progresoj en la afero de handikapuloj, la lando konstante disvolvas parasportojn kaj marŝas sur la vojo kun ĉinaj trajtoj, kio konformas al la tendenco de la epoko.


Historiaj atingoj estis faritaj en parasportoj ekde la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en 2012.


Ĝi montras, ke Ĉinio rigardas rehabilitajn kaj taŭgajn agadojn por handikapuloj kiel partojn de la naciaj strategioj, nome, korp-fortikigo por ĉiuj, sana Ĉinio, kaj disvolvi Ĉinion en lando forta ĉe sportoj.


Ĝi emfazas, ke prezentoj de la ĉinaj parasportoj senĉese pliboniĝas, kaj pli da handikapuloj partoprenas en sportaj ludoj en- kaj eksterlande.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio