Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Torĉ-stafetado por Paralimpikoj
2022-03-03

Naŭ flamoj, inkluzive de unu estigita en Stoke Mandeville, Anglio, naskiĝloko de Paralimpikoj, estis kunigitaj la duan de marto, por formi la oficialan flamon de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj, nun uzata en tritaga torĉa stafetado kun 565 torĉportantoj.



En la ceremonio en la Ĉiela Altaro por unuigi la naŭ flamojn, ĉina vicĉefministro Sun Chunlan ekbruligis la torĉon kaj transdonis ĝin al Chen Jianxin, membro de la ĉina teamo de glitŝtonludo sur rulseĝo ĉe ĉi-jaraj Paralimpikoj. "Estas por mi honoro partopreni en Olimpikoj en mia propra lando," diris la 30-jara pekinano, kies teamo gajnis ormedalon en la Vintraj Paralimpikoj 2018 en Pyeongchang, la Korea Respubliko. "La scenejo estas preta. Mi devas fari mian plej bonon dum la Olimpiaj Ludoj," klarigis la memfida sportisto.


Hou Bin, portanto de unu el la naŭ flamoj, diris, ke li sentis sin "precipe feliĉa" pro la okazo. En 2008, li bruligis la kaldronon de la Pekinaj Someraj Paralimpikoj en la malferma ceremonio en la Nacia Stadiono. Hou esprimis sian esperon, ke pli da ĉinaj handikapuloj sukcesos ŝanĝi sian vivon per sportoj.



Jiang Yuyan, kiu portis la saman flamon kiel Hou, esprimis sian fieron pri "la spirito de feliĉo, sano kaj inkluzivigo". "La Pekinaj Vintraj Paralimpikoj helpos altigi publikan atenton pri handikapuloj kaj povigi multajn el ili," diris la 17-jarulino, kiu gajnis la oran medalon en la virina S6 50-metra papilia naĝado en la Tokiaj Someraj Paralimpikoj pasintjare.


Jia Hongguang uzis menskontrolitan bionikan brakon disvolvitan de Ĉinio por teni unu el la naŭ flamoj. "Mi neniel povas esprimi per vortoj mian senton, kiam mi tenis ĝin per mia brako," diris Jia, kiu pasigis du tagojn por lerni kiel uzi la bionikan aparaton.



La oficiala flamo por la Pekinaj Someraj Paralimpikoj 2008 ankaŭ estis estigita en la Ĉiela Altaro. Okaze de la inaŭguro de la Vintraj Paralimpikoj ĉi-jare, Pekino fariĝos la unua gastig-urbo de kaj Someraj kaj Vintraj Paralimpikoj.


Andrew Parsons, prezidanto de la Internacia Paralimpika Komitato, diris en virtuala parolado al la ceremonio, laŭdis la investon de Ĉinio en vintraj paralimpikaj sportoj. "Mi vere kredas, ke en Pekino okazos la plej altnivela konkurado de Vintraj Paralimpikoj," li diris.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: China Daily

Fotoj el la oficiala Wechat-konto de la Ĉiela Altaro





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio