Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio publikigis raporton pri atenco kontraŭ homaj rajtoj en Usono
2022-03-01

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio en la 28-an de februaro publikigis Raporton pri Atenco kontraŭ Homaj Rajtoj en Usono 2021.


La raporto montras, ke la situacio de homaj rajtoj en Usono, kiu havas fifamajn registrojn, malboniĝis en 2021. Ĝia manipulado al politiko kaŭzis drastan kreskon de la mortoj de KOVIM-19, kaj samtempe pafmortigoj en la lando atingis novan rekordon.


Ĝi mencias, ke falsa demokratio tretis la politikajn rajtojn de homoj, kaj perforta leĝplenumo malfaciligas la vivon de enmigrintoj kaj rifuĝintoj en Usono.


La raporto ankaŭ emfazas la pliiĝantan diskriminacion de la lando kontraŭ etnaj minoritatoj, precipe azi-devenaj homoj. Ĝi aldonas, ke unuflankaj usonaj agoj kreis novajn humanecajn krizojn tra la mondo.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio