Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel Hangzhou efektive solvas trafik-ŝtopiĝon?
2022-03-01


Laŭ statistiko de la fako pri ekonomia kaj socia aferoj de la Unuiĝintaj Nacioj, inter 2020 kaj 2050 la urba populacio en la mondo kreskos al 2.3 miliardoj. Dum urbanizado multaj landoj renkontas grandajn defiojn inkluzive de trafik-ŝtopiĝo. Urba cerbo, kio povas aranĝi resursojn per analizo kaj utiligo de datumoj el diversaj fontoj, povas solvi la problemojn de urboj, precipe trafik-ŝtopiĝon.


Pli ol 500 urboj starigis sian urban cerbon, inter kiuj la unua estas Hangzhou en Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio.


Ekde 2016, kiam Hangzhou funkciigis la urban cerbon, 128 signallampoj estas ligitaj al ĝi, kio povas laŭ trafik-fluo ŝanĝi la longdaŭron de la signallampoj. Pro tio, en unu jaro en Moganshan-strato kaj aliaj prov-stratoj, malfruoj estis reduktitaj je 8.5%; en Zhonghe-Shangtang-a viadukto la averaĝa malfruo estis reduktita je 15.3%. Min Wanli, ĉefa sciencisto pri maŝina intelekto el la kompanio Aliyun, diris, ke por atingi la saman efikon akiritan de la urba cerbo, oni devas elspezi dekojn da miliardoj da juanoj por plivastigi vojojn aŭ starigi novajn parkejojn.


Ĝis aprilo 2021, la urba cerbo de Hangzhou ĉiutage trovis pli ol 30 mil policecajn okazojn, kun ĝusteco de pli ol 95%. Ĝi raportas al la polico 10 sekundojn post la kapto por ke rilata trafik-fako tuj reagu. Tiel, por 72.1% de trafikaj akcidentoj, policanoj povas atingi la lokon ene de 5 minutoj, kaj por 51.7% de tiuj okazoj, rilataj personoj kaj veturiloj povas forlasi la lokon ene de 5 minutoj. Tiel multe reduktiĝas la trafikaj ŝtopiĝoj.

 

Por solvi problemon pri parkado, Hangzhou funkciigas interretan parkej-sistemon. Oni povas interrete pagi post foriro el la parkejo. Nun 3 453 parkejoj kun 730 mil park-lokoj estas ligitaj al la cerbo. Do la rapideco por parki kaj foriri jam 8-oble altiĝis.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio