Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Deklaro de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj pri situacio en Ukrainio
2022-02-24


Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris en la gazetara konferenco la 22-an de februaro, ke Ĉinio zorgas pri evoluo de la situacio en Ukrainio. La vidpunkto de Ĉinio pri la situacio estas konsekvenca. Leĝaj sekurecaj zorgoj de iu ajn lando devas esti respektataj, kaj la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN devas esti protektataj. La evoluo de la situacio rekte rilatas al la prokrasto en la efektivigo de la nova minska interkonsento. Ĉinio daŭrigos kontakton kun ĉiuj flankoj surbaze de la fakto de la afero. Nun, Ĉinio refoje alvokas ĉiujn flankojn sin reteni, mildigi la situacion kaj solvi malkonkordon per dialogo kaj intertraktado.


Redaktoro: Zhao Wenqi





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio