Ĉinaj amantoj amase geedziĝis 22an de februaro |
2022-02-23 |
La 22a de februaro 2022 estas la 22a tago de la unua monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro, kaj ĝi estas la dua tago de la semajno, kun entute naŭ "2". La prononco de la numero 2 sonas simile al la prononco "爱" (amo) en la ĉina lingvo. Multaj ĉinaj geamantoj registriĝis por geedziĝo, esperante, ke la aŭspicia kaj rara dato donos bonan komencon al iliaj geedziĝoj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |