Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu Bing Dwen Dwen daǔre furoros post fermiĝo de Pekinaj Vintraj Olimpikoj?
2022-02-23

Bing Dwen Dwen sur desegnaj paperoj


Pro inaǔguro de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, ĝia maskoto Bing Dwen Dwen ekfuroris. Laǔ datumoj, vespere de la 4-a de februaro, samdate de la inaǔguro, pli ol miliono da retanoj svarmis al la oficiala retbutiko de Olimpikoj por aĉeti la maskoton, kaj 5 000 pupoj de la maskoto elĉerpiĝis en 15 minutoj. Laǔ la oficiala informo, oni enmerkatigis 35 000 pupojn en la semajno post la 13-a de februaro.


Kial la maskoto subite furoras?


La 17an de septembro 2019 debutis la maskotoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj en 2022, Bing Dwen Dwen kaj Shuey Rhon Rhon. La 2-an de novembro tiujare, iliaj ludiloj oficiale ekvendiĝis en olimpik-licencitaj butikoj. Sed en sekvaj du jaroj, ambaǔ estis ne tiom bone venditaj. Tio finiĝis tuj post la oficiala inaǔguro de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Nur en la 4-a de februaro, la vendado atingis preskaǔ 3 milionojn da juanoj (ĉirkaǔ 474 mil usonaj dolaroj). 


Zhang Yiwu, profesoro pri la ĉina lingvo de la Pekina Universitato, estas unu el la juĝistoj pri la maskotoj. Li diris, ke oni perfekte kunfandis la senton de glacio kaj neĝo kun la granda pando, kaj la nomo de Bing Dwen Dwen estas facile kompreni kaj diri por ĉinoj kaj eksterlandanoj.


Bing Dwen Dwen kaj spektantoj en konkursejo


Oni kunfotiĝis antaǔ Bing Dwen Dwen en la 12-a de februaro.


Bing Dwen Dwen kaj spektantoj


Japana ĵurnalisto Gido Tsujioka prezentis al la japana publiko 6 malsamajn insignojn de la maskoto pendantajn sur lia nomŝildo kaj faris diskonigon pri la maskoto. Ankaǔ monaka princo Albert la Dua kaj fremdlandaj sportistoj en Pekino esprimis sian ŝaton al la maskoto. Zhang diris, ke la ŝato de eksterlandanoj helpis la populariĝon de la maskoto.


Laǔ fakuloj, la tempoj de la Vintraj Olimpikoj kaj la Printempa Festo duoble helpis la furoron.


Feng Jun, vicĝenerala sekretario de la komitato pri sporta mastrumado sub la Ĉina Societo de Administra Scienco, diris, ke por la subita furoro de la maskoto Bing Dwen Dwen, la cifereca ekonomio ludis gravan rolon. La aplikado de 5G-teknikoj kaj prospero de filmetoj kaj novmediataj retejoj donas ŝancojn al junularo, kiu zorgas pri la Olimpikoj kaj afiŝis la maskoton, kaj finfine la influo de ĝi daǔre fortiĝas.


Laǔ Zhang, kvankam oni ne tiom zorgos pri Bing Dwen Dwen post la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, tamen ĝia valoro en vintrolimpika memoro restos en la cerbo de la publiko kaj ne ŝanĝiĝos.


Krome, en la 19-a de februaro estis lanĉita la filmo Mi kaj Miaj Vintraj Ludoj (Me and My Winter Games), rajtigita de la Organiza Komitato de la Vintraj Olimpikoj de Pekino, kiel la unua animacia filmo, en kiu maskotoj ludas la ĉefrolojn en la olimpika historio. Kaj la olimpikaj produktoj estos vendataj almenaǔ ĝis la fino de junio.


Intelekta proprieto de maskotoj


Laǔ datumoj, la produktoj licencitaj de la Olimpikoj alportis la ekonomian valoron de 1 100 milionoj da juanoj (173.8 milionoj da usonaj dolaroj) dum la Pekinaj Someraj Olimpikoj en 2008. Kaj laǔ la antaǔkalkulo, en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj ĉi-jare la produkt-enspezo espereble superos 2 500 milionojn da juanoj (395 milionoj da usonaj dolaroj). Feng Jun diris, ke la maskota ekonomio jam estas grava formo de moderna komerciga administrado de la Olimpikoj.


Zhang diris, ke Bing Dwen Dwen estas sukcesa modelo por maskotoj. Ĉi-foja famiĝo estas pro la socia efiko, mongajno kaj publika sento, kaj tio estas ankaǔ la direkto por estonteco en tiu ĉi kampo.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio