Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Amindeco de maskotoj de Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj
2022-02-22

Post la inaŭguro de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, ĝia maskoto Bing Dwen Dwen rapide populariĝis kaj la stoko de Bing Dwen Dwen-pupoj ĉe vendejoj de oficialaj produktoj de la Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj rapide estis forvendita.


Olimpikaj maskotoj kovritaj de neĝo


Pasintsemajne, tamen, la stelulo estis Shuey Rhon Rhon, maskoto de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj, ĉar ĝi aspektas kiel la tradicia ĉina lanterno, kaj pasintsemajne ĉinoj celebris la Lanternan Feston. Estis la vico de Shuey Rhon Rhon malaperi el la bretoj de vendejoj.


Dum tiuj semajnoj de Olimpikoj, multaj homoj esprimis sian preferon pri Bing Dwen Dwen aŭ Shuey Rhon Rhon, kaj oni eĉ demandis al mi, kiun mi plej ŝatas. Mi tiam respondis Bing Dwen Dwen pro simpla kialo: mi vere ŝatas ĝian dezajnon. La kreintoj de Bing Dwen Dwen lerte uzis la vizaĝon de granda pando por kapti la korojn de homoj, kaj samtempe ĝia ŝelo alvokas la glacion de vintraj sportoj kaj la nunan stadion de ĉina disvolviĝo, ĉar la maskoto aspektas kiel astronaŭto, ĝuste kiam Ĉinio faras rimarkindan progreson kadre de la kosma esplorado. Ankaŭ aparte plaĉis al mi la ideo krei molan maskoton kun malmola ŝelo, farita de malsamaj materialoj, kiuj donas malsamajn tuŝsentojn.


Shuey Rhon Rhon apud vera lanterno


Shuey Rhon Rhon ŝajnas al mi pli bone esprimi la tradician ĉinan kulturon, ĉar ĝi estas lanterno en la tradiciaj koloroj ruĝa kaj flava. Ĝia vizaĝo estas aminda, sed ĝia vizaĝo iel ĝenas min pro tio, ke ĝi aspektas farita el neĝo, sed mi neniam vidis neĝon flanke de lanterno, la neĝo akumuliĝas en la supra parto, ne en la flanka, pro la gravito. Mi komprenas, ke arta kreado ne devas obei la leĝojn de fiziko, sed en tiu ĉi kazo ŝajnas al mi, ke oni tion faris nur pro manko de pli realisma ideo. Aliflanke, ambaŭ, pando kaj lanterno, estas famaj elementoj de Ĉinio, sed la lanterno estas kreaĵo de la ĉina civilizacio kaj parto de ĝiaj tradicioj, dum pando estas kreaĵo de la naturo, sen homa influo. Tiusence mi preferas Shuey Rhon Rhon, kiu pli bone spegulas la ĉinan kulturon.


Shuey Rhon Rhon aspektas pli aminda kovrita de neĝo


Kiam mi vidis la du maskotojn kovritajn de neĝo, tamen, mi rimarkis, ke neĝo akumulita sur Shuey Rhon Rhon igas ĝin eĉ pli aminda, la blanka neĝo bele kontrastas kun la ruĝa koloro de la lanterno. Ĉe Bing Dwen Dwen la neĝo ne kaŭzas bonan impreson: ĝi akumuliĝas sur ĝia vizaĝo kaj kovras, tute aŭ parte, la nigrajn makulojn de ĝia panda vizaĝo. Sen tiuj makuloj, la amindeco de ĝia vizaĝo malaperas, kaj eventuale la neĝo kovras ĝiajn okulojn kaj la maskoto aspektas senokula.


Neĝo kovras la vizaĝon de Bing Dwen Dwen.


Post tiu sperto mi konkludis, ke Bing Dwen Dwen estas bona elekteblo por havi hejme kiel memoraĵo de la Olimpikoj, dum Shuey Rhon Rhon estas pli taŭga kiel surstrata subneĝa statuo. Iel ajn, ambaŭ maskotoj kaptis la korojn de homoj kaj sukcesis liveri mesaĝojn pri la olimpika spirito. Nun Pekino pretiĝas por gastigi la Vintrajn Paralimpikojn, kaj Shuey Rhon Rhon estos ĝia stelulo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio