Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fermiĝis Pekinaj Vintraj Olimpikoj
2022-02-21

La ferma ceremonio de la 24aj Vintraj Olimpikoj okazis vespere de la 20-a de februaro en la Nacia Stadiono en Pekino. Ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping.






En la ceremonio, la olimpika flago estis transdonita al la urbestroj de Milano kaj Cortina d'Ampezzo, la italaj urboj, kiuj kungastigos la Vintrajn Olimpikojn en 2026.


Prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, Thomas Bach, oficiale deklaris la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn fermitaj.


Post pli ol du semajnoj da konkursado sur glacio kaj neĝo, la norvega teamo estas ĉe la unua pozicio en la medalrango, gajninte 37 medalojn, inkluzive de 16 oraj. Ĉinio, la gastigantolando, akiris naŭ orajn medalojn kaj entute 15 medalojn, atingante sian plej bonan rezulton ĝis nun en ĉiuj Vintraj Olimpikoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan





 

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio