Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vintraj Olimpikoj: Du profundaj mesaĝoj el Pekino
2022-02-21

Verkita de Elias Jabbour, profesoro de la Postdiplomaj Programoj pri Ekonomiaj Sciencoj (PPGCE) kaj pri Internaciaj Rilatoj (PPGRI) ĉe la Ŝtata Universitato de Rio-de-Ĵanejro, membro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Brazilo.


Solena Malfermo de Pekinaj Vintraj Olimpikoj (Foto el interreto)


La hontinda fiasko de la provo de Usono senlegitimi Ĉinion per la tiel nomata "diplomatia bojkoto" atestas, ke la nuna mondo estas tre malsama ol tiu de la epoko, kiam Usono mobilizis pli ol 50 landojn por bojkoti la Moskvajn Olimpikojn en 1980.


La malfermo de la Vintraj Olimpikoj estis speciala okazo uzita de la ĉina popolo por sendi du gravajn mesaĝojn al la mondo. La unua mesaĝo havas la nomon: paco. Tiu ĉi paca mesaĝo estas tre profunda, ĉar ĝi kontrastas kun la lastatempaj klopodoj, sub gvido de Usono, por fifamigi Ĉinion kaj damaĝi ĝian publikan bildon en la mondo, kaj la streĉo kun Rusio, ankaŭ kaŭzita de Usono, kiu minacas la nacian sekurecon de Rusio per sia klopodo meti militistojn ĉe la rusa landlimo kun Ukrainio.


La mesaĝo estis sendita tiel ĝentila kiel postulis la momento. La malfermo de la Olimpikoj estis malfacila sintezo inter pruvo de regado de diversaj teknologioj sen neceso esti agresema en montrado de la progresoj de la ĉina popolo en ĉi tiu kampo. Grava detalo estas, ke dum granda piroteknika spektaklo tipa de okcidenta vaneco, ni devas memori la limojn truditajn de la observado al preventaj rimedoj kontraŭ KOVIM-19.


La stadiono "Birdnesto", fotita en la 13-a de februaro (Fotis Rafael Henrique Zerbetto)


Aliflanke, estas neeble ne aludi al la historia memoro. Mi estis en Pekino en 2004 kaj 2007. Tiam mi vidis la pretiĝon de la urbo por gastigi la Olimpikojn de 2008. Mi estis kortuŝita. La stadiono "Birdnesto" estas tre forta simbolo ne nur por mi, sed ankaŭ por la ĉina popolo. Ĝi estas unu el la memorindaj lokoj, kiam oni rakontas pri la restarigo de la digno de la ĉina popolo. La ĉina revo de la nacia rejuniĝo kaj konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco estis tre klaraj kaj evidentaj kiel materiigita realaĵo ĉe la malfermo de la evento. Historia memoro estas parto de la kreado de malfermaj ceremonioj de gravaj eventoj kiel ĉi tiu en Pekino.


La dua mesaĝo estas klara kaj evidenta. Finiĝis la epoko, kiam Usono povis imponi sian volon al diversaj popoloj kaj landoj. La amaskomunikiloj kontrolataj de okcidenta imperiismo ĉiel provis kalumnii kaj detrui la publikan bildon de Ĉinio, provante krei etoson favoran al "diplomatia bojkoto" al la ludoj. Ĉiuj modernaj manieroj disvastigi falsajn novaĵojn kaj malkaŝa enmiksiĝo en la internaj aferoj de Ĉinio estis alprenitaj, sed la fiasko estis kompleta. La mondo multe ŝanĝiĝis. Malgraŭ la alvoko de la imperiisma bloko (Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Aŭstralio kaj Kanado), la ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, ĉeestis la malfermon de la Olimpikoj.


La provo okazigi diplomatian bojkoton estis unu el la plej grandaj diplomatiaj fiaskoj lastatempe. La honto estas eĉ pli granda konsiderante, ke la mondo bezonas pli kaj pli da kunlaboro por venki la pandemion kaj restarigi la internacian ekonomian disvolviĝon. La hontinda fiasko de la provo de Usono senlegitimi Ĉinion per la tiel nomata "diplomatia bojkoto" atestas, ke la nuna mondo estas tre malsama ol tiu de la epoko, kiam Usono mobilizis pli ol 50 landojn por bojkoti la Moskvajn Olimpikojn en 1980.


Emblemo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj proksime al la Olimpika Parko de Pekino (Fotis Rafael Henrique Zerbetto)


Al tiu ĉi analogio kun la Olimpikoj en Moskvo, konata frazo de Karlo Markso povas esti tre bone aplikata: "historio ripetiĝas dufoje, unue kiel tragedio, due kiel farso". La unua fojo estis sur la fono de la tragedio de la strategia eraro de la invado de Afganio fare de Sovetio. Kaj nun estas sur la fono de la farso de la akuzoj pri malobservoj de homaj rajtoj en Ĉinio. Usono vivas sub intensa socia kaj rasa streĉo, kiu, laŭ multaj fakuloj, povas konduki ĝin al nova enlanda milito. La niveloj de socia malegaleco, senhejmeco kaj perforto estas la plej altaj en la historio de la lando. Preskaŭ 900 mil mortoj kaŭzitaj de KOVIM-19 malkaŝas, ke granda parto de la usona socio simpatias kun ekstremdekstraj religiaj sektoj kaj malakceptas sciencon. Neniam Usono tiom kontribuis por igi la mondon tiom danĝera!


La ĉina marŝado al sia revo pri nacia rejuniĝo tre vigle antaŭeniras, malgraŭ la internacia defio trudita de imperiismo. Ĝuste en ĉi tiu momento la antikva saĝeco de la ĉina popolo sin imponas. La malfermo de la Vintraj Olimpikoj sufiĉis por sendi ĉi tiujn du interesajn mesaĝojn. Dume, Ĉinio agadas por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco: post pli ol dek jaroj da detruo kaŭzita de milito trudita de imperiismo kun la subteno de ĝihadismaj grupoj, la espero revenis al la Siria Araba Respubliko, kiu fariĝis la plej nova membro de la iniciato "La Zono kaj Vojo".


Tradukis Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Vermelho.org.br





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio