Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La memorindaj momentoj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj
2022-02-18

La 8-an de februaro en la finalo de virina liberstila skisaltado en la Vintraj Olimpikoj de Pekino, franca sportisto Tess Ledeux faris eraron kaj perdis la ŝancon akiri la oran medalon. Post la ludo, ĉina ĉampiono Gu Ailing (malantaŭa) brakumis ŝin kaj donis al ŝi konsolon kaj kuraĝigon.


La 5-an de februaro la usona teamo venkis la ĉinan teamon en glitŝtonludo. Post la konkurso, ĉinaj sportistoj Fan Suyuan (la dua de maldekstre) kaj Ling Zhi (la tria de maldekstre) donacis la olimpikajn memorinsignojn al la usonaj sportistoj Christopher Plys (la unua de maldekstre) kaj Vicky Persinger, kaj deziris al ili bonŝancon en la venontaj konkursoj. Reveninte al la vestoŝanĝejo, la usona teamo faris redonacon al la ĉina teamo.


La 5-an de februaro, post finalo de virina 3 000-metra rapidsketado en la Vintraj Olimpikoj de Pekino, ĉina sportisto Ahenaer Adake (maldekstre) salutis 49-jaran germanon Claudia Pechstein, kiu jam partoprenas siajn 8-fojajn Vintrajn Olimpikojn. Adake diris: "Estas mia honoro esti en la sama grupo kun vi!"


Germanaj sportistoj festis post finiŝo de duopa bobado ĉe la Vintraj Olimpikoj de Pekino la 9-an de februaro.


La ĉampiono Chloe Kim (meze) el Usono, la subĉampiono Queralt Castellet (maldekstre) el Hispanio kaj la trialokulo Sena Tomita el Japanio tenis la maskotojn Bing Dwen Dwen post la virina finalo de duontuba neĝtabulado ĉe la Vintraj Olimpikoj de Pekino la 10-an de februaro.


La 8-an de februaro okazis la finalo de vira individua mallongdistanca skikurado (libera) de la Vintraj Olimpikoj. En la premidona ceremonio post la konkurso, la ĉampiono, norvego Johannes Hoesflot Klaebo (meze), la subĉampiono, italo Federico Pellegrino (maldekstre), kaj la trialokulo, Alexander Terentev de la Rusia Olimpika Komitato, faris memfoton kune.


Nederlanda kaj ĉeĥa sportistoj salutis unu la alian post la virina 5 000-metra rapidsketado en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj la 10-an de februaro.


Fotoj el Xinhua-novaĵagentejo

Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio