Qi Guangpu ĉampioniĝis ĉe vira aersaltado de liberstila skiado |
2022-02-17 |
La 16-an de februaro okazis en Genting-neĝparko, Chongli-gubernio, Zhangjiakou-urbo de Hebei-provinco, finalo de vira aersaltado de liberstila skiado ĉe la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Qi Guangpu, sportisto de la ĉina delegacio, ĉampioniĝis en la konkurso. Tio estas la sepa ora medalo de la ĉina delegacio. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |