Pekinanoj entuziasmiĝas pri Vintraj Olimpikoj! |
2022-02-15 |
Eĉ la neĝego ne estis sufiĉa por instigi pekinanojn resti hejme en la 13-a de februaro. Multaj homoj profitis la dimanĉon por ludi en la neĝo kaj eĉ praktiki vintrajn sportojn en improvizita loko. Alia aktivaĵo, kiu allogas multajn pekinanojn, estas fotiĝi ĉe la maskotoj de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. La maskotoj Shuey Rhon Rhon (maldekstre) kaj Bing Dwen Dwen Volontulo laboras ĉe la Olimpikoj. Homoj fotas la maskotojn. Deklivo apud trotuaro fariĝis improvizita skiejo. Homoj fotas Bing Dwen Dwen, maskoto de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |