Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Surnubaj Olimpikoj" kreos novan historion
2022-02-11

La Parizaj Olimpikoj en 1924 estis la unuaj elsenditaj radie, la Berlinaj Olimpikoj en 1936 estis la unuaj elsenditaj televide, la Tokiaj Olimpikoj en 1964 estis la unuaj, kiuj uzis satelitan elsendon, kaj la unua oficiala retejo de olimpikoj estis tiu de la Atlantaj Olimpikoj, lanĉita en 1996... La Centjaraj Olimpikoj estas ankaŭ historio de teknologia novigo por la homaro.



La Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022 estas la unuaj Olimpikoj, kiuj ĉiuflanke uzas teknikojn de nuba komputado en la jarcenta historio de modernaj Olimpikoj. Fronte al la senprecedenca pandemio de KOVIM-19, la Pekinaj Vintraj Olimpikoj realigis tion, ke 100% de la kernaj sistemoj, inkluzive de rezulta aperigo, administrado, elsendado ktp funkcias sur la nubo. Kaj estas la unua fojo, ke la mirinda inaǔguro estis tutmonde elsendita subtene de tiaj teknikoj. Sekve, la teknikoj alportos 6 000 horojn da rigardindaj ludoj en 4K ultra-altdifineco. Estas ankaǔ nuba superbutiko kaj nuba ekspoziciejo provizante interretan kaj realan integran sperton pri la olimpika kulturo... Ĉinio uzas la plej altnivelan ciferecan teknologion por solvi la problemon "garantioj de sekureco kaj mirindeco sub la pandemio".



Vespere de la 6-a de februaro, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach, restanta en olimpika fermita cirklo de Pekino, "aperis" en la informa centro por la Olimpikoj de 2022 kaj faris "novjarajn salutojn" al ĉeestantaj raportistoj. La bildoj sur la ekrano estas tridimensiaj kaj viglaj, kvazaŭ ili vid-al-vide renkontiĝis surloke. Ĉio ĉi estas "miniaturo" de la "surnubaj Olimpikoj". "Ni kreas historion en Pekino," diris Bach. "Antaŭ la pandemio, la cifereca teknologio jam profunde ŝanĝis Olimpikojn. La Pekinaj Vintraj Olimpikoj rapidigos kaj profundigos ĉi tiun tendencon kun senprecedencaj niveloj de ciferecigo, ebligante, ke pli da homoj partoprenu en Olimpikoj."


640 (3).jpg


Bach diris, ke la esenco de Olimpikoj estas unuigi homojn. "Ni kundividas unuj la aliajn kaj konstruas komunumon. Tio ankaŭ estas la baza koncepto de ciferecaj amaskomunikiloj kaj sociaj retejoj." Bach diris, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj starigos tute novan normalon por estontaj Olimpikoj.

La Pekinaj Vintraj Olimpikoj, okazantaj "sur la nubo", estigos valoran datuman posedaĵon. Ili certe helpos sekvajn Olimpikojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio