Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Forpasis Marian Nesse
2022-02-11

Laŭ informo de Varsovia Vento, Marian Nesse, muzikistino de la nederlandaj muzikgrupoj Kajto kaj Kapriol', forpasis la 9-an de februaro.



Kiel komponisto, kantisto kaj akordionisto, Marian koncertis kune kun Nanne Kalma, Ankie var der Meer kaj Marita Kruijswijk sub la nomo Kajto, konata grupo, kiu diversfoje koncertis en Esperantujo kaj eldonis plurajn diskojn. En 2004, Kajto ricevis la prestiĝan FAME-premion pro sia kontribuo al Esperanta muziko. Post 2007, Nanne kaj Ankie komencis kunludi duope sub la nomo Kajto, dum Marita kaj Marian fondis, kun Ad Bos kaj Rutger Dijkstra, la grupon Kapriol', kiu lanĉis du albumojn. Marita kaj Marian ankaŭ ludis duope en la duo Marianta. En 2017, Kajto koncertis kvarope dum UK en Seulo, celebre al sia 30-jariĝo, kaj estis intervjuita de El Popola Ĉinio. La bela rideto kaj bona muziko de Marian multe mankos al ni, esperantistoj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Varsovia Vento

Foto el Facebook





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio