Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Koncentriĝo kaj amo helpas Gu Ailing sukcesi en Pekinaj Vintraj Olimpikoj
2022-02-10


Gu Ailing, unu el la plej junaj ĉampionoj de liberstila skisaltado en la historio de la Vintraj Olimpikoj kaj la unua ĉina ĉampiono de virina neĝ-sporto, realigis sian revon en Pekino.


En 2015, la jaro kiam Pekino kaj Zhangjiakou estis anoncitaj kiel gastigantoj de la Vintraj Olimpikoj 2022, Gu Ailing revenis al Pekino. Pri tiu ĉi urbego, Gu Ailing diris: "Kiam mi estis du-jara, mi unuafoje revenis al Ĉinio. Post tio, en ĉiu somero mi revenis al Pekino. Mi ege amas mian landon."


En la aĝo de tri jaroj, Gu Ailing unuafoje spertis skiadon, dank' al sia patrino, kiu ŝatas tiun ĉi sporton. Gu Ailing klare memoras sian komencon al la olimpika revo. "Kiam mi estis 8-jara, mi membriĝis al teamo de skiado kaj estis la nura knabino. Reveninte hejmen, mi diris al mia patrino, ke mi volas partopreni Olimpikon!"



Koncentriĝo kaj talento ne nur igas ŝin esti pinta sportisto, sed ankaǔ helpas ŝin gajni bonajn poentojn en lernado. Ŝi anticipe finis la lecionojn de supera mezlernejo per sia ĉiuflanka A-nivelo, akiris preskaǔ plenan poentaron en SAT -- ekzameno por eniri usonajn universitatojn, kaj glate fariĝis studento de la universitato Stanford.


Do kiel ŝi ekvilibrigas lernadon kaj skiadon? Gu Ailing diris, ke la ŝlosilo estas ĝuste koncentriĝo kaj amo. "Mi estas koncentrita pri skiado dum la sporta tempo, kaj mi ne pensas pri skiado en lecionoj. Do la efiko estas bona. Kaj pli grave estas, ke mi amegas skiadon. Mi ĉiam ĝojas, kiam mi skias."


"Eble vi ne kredas, antaǔ la lasta salto mi tute ne estis nervoza, ĉar mi havis nenian premon." Gu Ailing diris, ke ŝi volas nur trarompi sian propran limon.



Sekve, Gu Ailing partoprenos en la dekliva obstakla skiado (angle: Slopestyle) kaj la duontubo (angle: Halfpipe). Ni atendas, ke ŝi alportos pli da mirindaĵoj al ni.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio