Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
46-jara brazilanino duafoje partoprenas olimpikojn en Pekino!
2022-02-10

La Vintraj Olimpikoj de Pekino en 2022 estas la 8-a olimpika vojaĝo de brazila skiisto Jaqueline Mourão, 46-jara, kaj ŝia dua fojo en Pekino por partopreni en Olimpikoj.



En la Pekinaj Olimpikoj 2008, Mourão akiris la 19-an pozicion en la montbicikla konkurso. "Pekino estas bela kaj la Olimpikoj estis bone organizitaj. Tiam mi kutimis veturi per mia biciklo tra Pekino por trejni, butikumi kaj koni la urbon. Mi havas belajn memorojn pri Pekino, kaj estas vere agrable reveni."



Mourão estis 15-jara, kiam ŝi komencis praktiki montbicikladon. Ŝi reprezentis Brazilon en tri Someraj Olimpikoj ekde 2004. En 2005, Mourão komencis sin dediĉi al glacineĝaj sportoj. Ŝi rapide atingis sukcesojn en skiado kaj biatlono kaj partoprenis kvar sinsekvajn Vintrajn Olimpikojn ekde la Torinaj Vintraj Olimpikoj 2006.



Kiam ŝi venis al Pekino por konkuri ĉi-foje, Mourão sentis, ke la plej evidenta ŝanĝo en si mem estas psika. "Kompare kun tiu jaro, mia kapo nun estas pli matura. Mia vivsperto estas pli riĉa, kio permesas al mi esti pli koncentrita pri tio, kion mi volas fari." Kio ne ŝanĝiĝis tra la jaroj estas ŝia pasio por sporto. "Mi estas sportisto ekde mia juneco kaj sporto fariĝis parto de mia vivo. Mi antaŭĝojas reveni al la olimpika scenejo."



Mourão, dum sia trejnado, luktis kontraŭ vundo ĉe ŝultro. Pasintjare ŝi partoprenis la Tokiajn Somerajn Olimpikojn kaj ĉi-foje ŝi partoprenas la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn. "Ĉio eblas, nur kredu," diris ŝi.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: 人民网





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio