Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial Bing Dwen Dwen populariĝas en la mondo?
2022-02-09


Bing Dwen Dwen, maskoto de ĉi-jaraj Vintraj Olimpikoj, populariĝas. Nun ĝi estas elvendita interrete, kaj homoj en butikoj viciĝas por ĝin aĉeti. Ĝi estas postulata ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en aliaj landoj. Iu japana ĵurnalisto diris, ke li forĵetos siajn vestojn por plenigi sian valizon per Bing Dwen Dwen. Princo de Monako esprimis volon kunporti du hejmen por siaj ĝemeloj.


Cao Xue, profesoro de la Kantona Belarta Akademio kaj ĉefo de la dezajn-teamo de la maskoto, diris, ke li havas fidon je la kreaĵo, tamen ĝia populareco superas lian antaǔvidon.

 

Cao diris, ke sendube, ĝi estas sukcesa en komerco. Tia sukceso faciligas populariĝon de ĝiaj enhavoj kultura kaj arta. La desegno fokusas, kiel arte esprimi ĝian kulturan enhavon. Kiam ĝi estas vaste aĉetita, ĝia kultura kaj arta voloroj estos bone prezentitaj.  


"Ekzemple, la granda pando estas la kultura elemento. Nia tasko estas amindigi ĝin. Nia sukceso dependas de ĝia komerca valoro. Se ĝi ne estas ŝatata de la merkato, la laboro estus nur memdistro."

 

Kompare kun la maskotoj de antaǔaj Olimpikoj, ĝi estas farita el diversaj materialoj kaj donas diversajn tuŝsentojn. Sub la glacia ŝelo, ĝi estas mola kaj feleca. 


Dum la desegno, "ni esperas, ke ĝi estos dinamika kaj plaĉos al retanoj."


"Ene de unu monato, ni plenumis 16 kreitaĵojn kaj sendis ilin al la Organiza Komitato de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en la lasta tago antaǔ la limdato. Tri el niaj kreitaĵoj eniris en la unuajn dek kandidatajn el 5 816 verkoj senditaj al la komitato. Kaj la nuna Bing Dwen Dwen estas la rezulto post sepmonata modifado."


Per Bing Dwen Dwen kaj Shuey Rhon Rhon oni esprimas pasion al la Olimpikoj. Laǔ la klarigo de la desegnisto, Bing Dwen Dwen estas varma kaj mola, kvankam ĝi havas glacian ŝelon. En la mondo kun multaj ŝanĝiĝoj kaj la pandemio, ni esperas, ke la ĉi-jara olimpika temo "kune por la estonteco" povos varmigi homojn.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio