Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Simo Milojević forpasis
2022-02-07


Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan Ĝeneralan Direktoron Simo Milojević, kiu forpasis la 3-an de februaro 2022 en la aĝo de 85 jaroj en Trebinje (Respubliko Serba, Bosnio kaj Hercegovino).


Li naskiĝis la 14-an de decembro 1936 en Kunja Glavica, Trebinje. Milojevic studis komparan literaturon en Beogrado kaj fariĝis ĵurnalisto.


Li esperantistiĝis fine de 1956. Sian "Esperanto-karieron" li ekis kiel surloka aganto. Poste li fariĝis sekretario de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. En 1963 li estis ĉefredaktoro de "Jugoslavia esperantisto", poste de "La suda stelo" (1964, 1967-69). Kiel komisiito de UEA li restadis pli ol jaron (1960-61) en Hinda Unio kaj Nepalo por instrui Esperanton.


Milojević redaktis la revuon "Kontakto" (1970-74). Li eklaboris en la Centra Oficejo komence de 1974. Inter 1974 ĝis 1980 li estis vicdirektoro; inter 1974 ĝis 1984 redaktoro de "Esperanto". Li fariĝis Ĝenerala Direktoro de UEA en 1983, posteno kiun li okupis ĝis 1995. Li estis membro de la Akademio de Esperanto (1989-1998). En sia 60-a vivojaro, do en 1996, li decidis formeti ĉiujn movadajn funkciojn kaj laboris kiel libroservisto kaj bibliotekisto en UEA. Dum tri jardekoj, li estis unu el la ĉefaj motoroj de UEA kaj Universalaj Kongresoj. Li pensiiĝis fine de 2002. En 2006 li ricevis la "esperantistan pacpremion" Deguĉi. Li translokiĝis al Trebinje en 2007. En 2008 la Komitato de UEA, dum la UK en Roterdamo, elektis s-ron Simo Milojević kiel Honoran Membron de UEA.


UEA perdas eminentan Esperantiston, CO-kunlaborantoj ankaŭ bonan kolegon kaj amikon.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio