Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Japana raportisto entuziasmiĝis pri olimpika maskoto
2022-02-07

Gido Tsujioka, raportisto de la japana amaskomunikilo NTV, estis kromnomita "Gido Dwen Dwen" post famiĝo en Ĉinio pro siaj filmetoj, en kiuj li entuziasme montras sian kolekton de memoraĵoj de la Olimpikoj kun la bildo de la olimpika maskoto Bing Dwen Dwen, persone renkontiĝas kun Bing Dwen Dwen kaj diskonigas Bing Dwen Dwen al la japana spektantaro.




Laŭ Tsujioka, Bing Dwen Dwen "savis mian vivon", ĉar alveninte al Pekino, Tsujioka perdis sian jakon en la aviadilo kaj sentis sin malbone. Tiam li subite vidis la bildon de Bing Dwen Dwen kaj tuj sentis sin ĝoja. Nun, Tsujioka havas ok broĉojn de Bing Dwen Dwen, pendantajn sur sia nomŝildo. Krom tiuj, li ankaŭ havas tian T-ĉemizon kaj multajn aliajn objektojn kiel koltuko kaj vestaĵoj.




Li sendis al Japanio pakaĵon plenan de Bing Dwen Dwen por ke pli da japanoj sentu la ĉarmon de ĝi. Tamen, li ne sciis, ke Bing Dwen Dwen jam estis populara en Japanio. En la japana retejo pri komerco de brokantaĵoj, Bing Dwen Dwen estas aŭ menditaj aŭ forvenditaj.




"Mi ricevis sennombrajn mesaĝojn, petante min alporti Bing Dwen Dwen reen al Japanio," diris Tsujioka. "Eble mi aĉetos multajn Bing Dwen Dwen, forĵetos miajn vestaĵojn kaj plenigos mian valizon per ili."


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio