Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis junulara Esperanto-forumo
2022-02-05

La 28-an de januaro la junulara fako de la Ĉina Esperanto-Ligo okazigis Junularan Esperanto-forumon. La forumo funkcias ankaǔ  kiel la 82-a AMO (Aktivula Maturigo). Partoprenis en ĝi pli ol 60 homoj. La temo de la forumo estas "La Generacio Z kaj la estonteco de Esperanto".



Faris paroladojn en la forumo Stefan McGill, respondeculo pri la projekto AMO de la Universala Esperanto-Asocio, Albert Stalin Garrido, vicprezidanto de TEJO, kaj Arya, juna esperantisto el Indonezio. Krome, 6 ĉinaj lernantoj (2 el universitatoj kaj 4 el mezlernejoj) kunhavigis siajn spertojn en lernado de la lingvo kaj ideojn pri Esperanto. Kiel reprezentantoj de la generacio Z, ili celas trovi novan mondon pere de Esperanto.



La junulara forumo estas serio da aktivadoj lanĉitaj de la Ĉina Esperanto-Ligo, kio celas krei ŝancojn renkontigi ĉinajn junulojn, kreskigi interkontaktojn kaj ŝancojn por komencantoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio