Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion ĉinoj manĝas dum sep tagoj de Printempa Festo?
2022-01-31

Kion ĉinoj manĝas dum sep tagoj de Printempa Festo?


Antaǔvespero de la Ĉina Novjaro



La bankedo de la Printempa Festo aǔ la Ĉina Novjaro estas grava afero por ĉiuj ĉinoj. Ĝi estas ne nur riĉa, sed ankaǔ plena de bonaǔguroj. Krom ordinaraj viandoj, kiel porkaĵo, kokaĵo kaj tiel plu, nepre estas fiŝo sur la tablo de la bankedo. En la ĉina lingvo, prononco de la ideogramo 鱼 (yu, fiŝo) estas sama kiel la ideogramo 余 (yu, abundaĵo), do la jarfina manĝo, kiu entenas fiŝon, simbolas abundan enspezon de la venonta jaro. Krome, oni pretigos novjaran kukon el glueca rizo, fritita aǔ vaporumita, dolĉa aǔ sala.


La unua tago de la unua monato



Laǔ la novjaraj kutimoj en norda Ĉinio, oni devas manĝi jiaozi-on ne nur en la bankedo de novjaro, sed ankaǔ en la manĝo por la unua tago de la unua monato laǔ la tradicia ĉina kalendaro. Tiu ĉi manĝaĵo estas neeble anstataǔigita de ajna alia bongustaĵo, ĉar ĝi mem portas bonaǔguron: ĝia formo similas tiun de arĝenta kaj ora ingotoj, do ĝi povas allogi riĉaĵojn.


La dua tago de la unua monato



Laǔdire nudeloj por la dua tago de la nova jaro nepre estas farita el la restanta faruno, per kiu oni faris hieraǔan ĝjaǔzion, kaj devas esti malvarma -- per malvarma akvo trempi ĵusboligitajn nudelojn. Oni manĝas tion celante glatecon de ĉiu afero.


La tria tago de la unua monato



En la tria tago oni manĝas specialan pasteĉon -- Hezi, en norda Ĉinio. Hezi estas tre ŝatata manĝaĵo precipe en Pekino kaj Tianjin. Ĝi, farita el nefermentinta pasto, estas ege bongusta kun delikata ŝelo kaj frandinda farĉo.


La kvara tago de la unua monato



En norda Ĉinio oni kutimas manĝi bakitan platkukon volvante frititan ovaĵon por bonvenigi la kuirejan dion. Laǔdire, en la kvara tago de la nova jaro la kuireja dio revenas hejmen el la ĉielo, vizitita de li en la pasinta jarfino por raporti la tutjaran laboron.


La kvina tago de la unua monato



En norda Ĉinio, precipe en Pekino, oni preferas jiaozi-on en la kvina (kaj la sesa) tago(j) de la novjaro. Ĉu oni ne enuas pro ripetada manĝado de ĝi? Vere ne. Ĉarjiaozi-o havas diversajn gustojn laǔ malsamaj farĉoj, eĉ la samspeca farĉo havas variajn gustojn pro proporcioj de viando, legomo kaj gustigaĵo. Oni ankaǔ kredas, ke knedi paston (por fari jiaozi-on) simbolas regi aĉan onidiron.


La sepa tago de la unua monato



La sepa tago de unu jaro estas rigardata kiel homa tago en ĉinaj antikvaj klasikaĵoj, kio signifas naskiĝon de la homaro. Do, laǔ kutimo, oni devas manĝi nudelojn por peti sanon kaj longan vivon por maljunuloj.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio