Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kutimoj de Ĉina Novjaro
2022-01-30

Tutnokta maldormo por bonvenigi Novjaron



Tutnokta maldormo en la antaŭvespero de Novjaro havas longan historion. Oni briligas ĉiujn lampojn hejme kaj gardas ilin, por ke la lumo ne estingiĝu, kaj samtempe la tuta familio kunestas, babilante por pasigi la nokton por bonvenigi ĉion bonan de la nova jaro.


Versparo por Novjaro



En ĉiu Novjaro, ĉinoj faras versparojn kaj gluas ilin ĉe la pordoj. La frazoj skribitaj sur la ruĝaj versparoj entenas bondezirojn.


Novjara mondonaco al infanoj



Novjara mondonaco estas speciala donaco por infanoj kaj gejunuloj en la Ĉina Novjaro. Ĉinoj kredas, ke tiel donita mono povas forpeli malbonon, kaj juna generacio povos glate elkreski en la nova jaro.


Fari novjaran viziton



Viziti konatulojn en la Novjaro kaj esprimi bondezirojn al ili estas kutimo de ĉinoj. De la unua tago ĝis la tria de la unua monato (en kelkaj lokoj, la kutimo daǔras de la dua tago ĝis la kvina), homoj surhavantajn novajn vestojn vizitas siajn amikojn kaj parencojn por esprimi novjarajn saluton kaj bondeziron.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio