Ĉin-laosa fervojo aldonas novan movforton al regiona disvolviĝo |
2022-01-28 |
Kiel elstara projekto de altkvalita konstruado de "La Zono kaj Vojo", la nove funkciigita ĉin-laosa fervojo plifortigas ligon inter la popoloj de Ĉinio kaj Laoso. Ĝi metis finon en la senfervoja epoko de Pu'er kaj Xishuangbanna de Yunnan-provinco de Ĉinio, alportas modernan fervojon al homoj en Laoso, kaj faciligas vojaĝojn por la homoj laŭ la itinero. En la pasinta pli-ol-unu-monato, 23.5 paroj da pasaĝertrajnoj estis funkciigitaj ĉiutage, kun pinto de 31.5 paroj tage. Dume, 700 000 pasaĝeroj veturis per la fervojo, kaj inter ili 75 000 estis ekster Ĉinio. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |