Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lanĉita en Ŝanhajo unudoza vakcino kontraŭ KOVIM-19
2022-01-28

Nova vakcino kontraŭ KOVIM-19 estis lanĉita en la ĉina merkato la 27-an de januaro, amasproduktata de granda vakcina fabriko inaŭgurita antaŭ nelonge en la antaŭurbo Baoshan de Ŝanhajo. La unudoza vakcino de CanSino Biologics - nomita Convidecia - estas la nura unudoza vakcino kontraŭ KOVIM-19 inter la sep novaj tiaj vakcinoj rajtigitaj por uzo en Ĉinio. Ĝi povas krei antikorpan imunecon en du semajnoj.






La unua aro de la loke produktitaj vakcinoj ruliĝis de la aŭtomatigita produktadlinio en la granda fabriko, kiu kovras pli ol 30 000 kvadratajn metrojn en Baoshan. La fabriko, kundisvolvita de Shanghai Pharmaceuticals kaj STAR-listigita CanSino Bio, povas produkti 200 milionojn da dozoj de la vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 ĉiujare. Ĝi plejparte akcelos la nunan vakcinan liverkapablon de Ŝanhajo kaj la estontan reziston de la urbo kontraŭ gravaj infektaj malsanoj, laŭ klarigo de Shanghai Pharmaceuticals.





La rekombina vakcino estis aprobita por uzo en Ĉinio en februaro 2021 kiel la tria sukcesa vakcino de la lando kontraŭ KOVIM-19. Ĝi uzas modifitan komunan malvarman viruson konatan kiel adenoviruso tipo-5 (Ad5) por kunporti genetikan materialon de koronvirus-proteino en la korpon.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto
Fonto: 上海日报 SHINE





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio