Kion oni faras dum la festo de kultado al la Kuireja Dio? |
2022-01-27 |
La 23-a (laŭ homoj en norda Ĉinio) kaj la 24-a (laŭ homoj en suda Ĉinio) de la 12-a monato en la ĉina luna kalendaro estas la festo de kultado al la Kuireja Dio, kio signifas la komencon por preparo por la Printempa Festo. Tio estas tago por kulti la Kuirejan Dion. Kiel revizoro sendita de la Ĉiela Reĝo, la Kuireja Dio notas bonfarojn kaj kulpojn de homoj kaj tion raportas al la Ĉiela Reĝo tiutage. Tial piaj diokredantoj ne kuraĝas lin ofendi kaj ĉiam respektas lin kiel mastron de la familio. Vespere de la tago oni aranĝas altaron kun dolĉaĵoj kiel la ĉefa oferaĵo kaj preĝas, ke li favore diru ion al la Ĉiela Reĝo. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |